Toni
Серия: Maupassant, Guy de. Nouvelles
Скачать
Начало книги
Li estis konata ĝis dek mejloj en la ĉirkaŭaĵo, patro Toni, la dika Toni, Toni-mia-Brando, Antonio Grenmaĉulo kromnomita Brandul', la kafejestro de Tournevent.
Li estis famiĝinta la domaron en la fundo de la vala sulkego, kiu kondukas malsupren al la maro, malriĉan vilaĝeton konsistantan el dek normandaj domoj, ĉirkaŭitaj de fosaĵoj kaj arboj.
Ili staris tie, tiuj domoj, kunpremitaj en tiu kavaĵego kovrata de herboj kaj kanoj, malantaŭ la kurbo, kiu havigis al tiu loko la nomon Tournevent. Ili ŝajne serĉis rifuĝejon en tiu truo, simile al la birdoj, kiuj kaŝiĝas en la kampaj sulkoj en la tagoj de ŝtormego, rifuĝejon kontraŭ la forta marvento, la vento de l' oceana malproksimo, la vento maldolĉa kaj sala, kiu rodas kaj bruligas same kiel fajro, sekigas kaj detruas same kiel vintrofrosto.
Sed la tuta domaro ŝajnis esti la posedaĵo de Antonio Grenmaĉulo kromnomita Brandul', kiun cetere oni ankaŭ ofte nomis Toni, kaj Toni-mia-Brando, sekve de l' esprimo, kiun li senĉese uzis:
- Жанр
- Классическая проза
- Перевод
- Roland Dupuis
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 20,7 КБ
- Добавлена