La Rabeno de Baĥaraĥ
Скачать
Начало книги
Malsupre de la Rejna provinco, kie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon, la montoj kaj rokoj kun siaj strangaj kastelruinoj aspektas pli krude, kaj aperas majesto pli sovaĝa kaj pli serioza, tie, kvazaŭ terura legendo el la tempo antikva, staras la malserena, antikva urbo Baĥaraĥ . Ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj kun siaj sendentaj suprorandoj kaj dezertaj gardoturoj, en kies truoj fajfas la vento kaj nestas paseroj; en tiuj mizere malbelaj argilkotaj stratetoj, kiujn oni vidas tra la ruinigita pordego, ne ĉiam regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata de kriantaj infanoj, insultantaj virinoj kaj blekantaj bovinoj. Tiuj muregoj iam estis fieraj kaj fortaj, kaj en tiuj stratetoj moviĝadis freŝa, libera vivo, potenco kaj pompo, gajeco kaj suferoj, multe da amo kaj multe da malamo. Baĥaraĥ apartenis iam al tiuj municipoj, kiuj estis fonditaj de la Romanoj en la tempo de ilia regado en la Rejnaj regionoj, kaj la loĝantoj, malgraŭ ke la sekvanta tempo estis tre maltrankvila kaj malgraŭ ke ili poste fariĝis subuloj de la Hohenstaŭfenoj kaj poste de la Wittelsbaĥ anoj, scipovis tamen, laŭ la ekzemplo de aliaj Rejnaj urboj, konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon. Ĉi tiu konsistis el interligo de apartaj korporacioj, el kiuj la korporacio de la burĝoj-patricioj kaj la korporacio de la gildoj – kiu siaflanke subdividiĝis laŭ la diversaj metioj – reciproke bataladis pri hegemonio, tiamaniere, ke rilate la eksteron ili ĉiuj estis forte ligitaj inter si por defendo kaj rebato kontraŭ la najbara rabema nobelaro, sed interne, pro konkurantaj interesoj, ili troviĝadis en konstanta malpaco; kaj pro tio inter ili estis malmulte da reciprokaj rilatoj, multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio.
- Жанр
- Историческая проза
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 93,4 КБ
- Добавлена