Обложка книги «La dua libro de l’ lingvo internacia»

La dua libro de l’ lingvo internacia

Людвик Лазарь Заменгоф

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

El·ir·ant·e ankoraŭ unu foj·o·n antaŭ la estim·at·a publik·o, mi sent·as la dev·o·n antaŭ ĉio dank·i la leg·ant·a·n publik·o·n por la viv·a kun·sent·o, kiu·n ĝi montr·is por mi·a afer·o. La mult·a·j promes·o·j, kiu·j·n mi ricev·as, kaj el kiu·j tre grand·a part·o est·as sub·skrib·it·a «sen·kondiĉ·e», la leter·o·j kun kuraĝ·ig·o·j aŭ konsil·o·j — ĉio tio ĉi montr·as al mi, ke mi·a profund·a kred·o je l’ hom·ar·o mi·n ne tromp·is. La bon·a geni·o de l’ hom·ar·o vek·iĝ·is: de ĉiu·j flank·o·j al la labor·o ĉiu·hom·a ven·as amas·o·j, kiu·j ordinar·e est·as tiel mal·diligent·a·j por ĉia nov·a afer·o; jun·a·j kaj mal·jun·a·j, vir·o·j kaj vir·in·o·j — rapid·as port·i ili·a·n ŝton·o·n por la grand·a, grav·a kaj util·eg·a konstru·o. Viv·u l’ hom·ar·o, viv·u la frat·ec·o de l’ popol·o·j, viv·u etern·e!

En mi·a unu·a verk·o mi dir·is, ke mi·a·n labor·o·n mi prezent·as je l’ temp·o de unu jar·o al la juĝ·o de l’ tut·a mond·o; kian[1] pas·us la jar·o, mi intenc·is el·don·i libr·et·o·n, en kiu est·us analiz·it·a·j ĉiu·j pens·o·j esprim·it·a·j de l’ publik·o, kaj uz·int·e tiu·j·n, kiu·j efektiv·e est·us bon·a·j, mi don·us al la lingv·o la fin·a·n form·o·n, kaj post tio ĉi on·i jam pov·us komenc·i la el·don·o·n de plen·a·j vort·ar·o·j, libr·o·j, gazet·o·j kaj ceter·e, ĉar tian la lingv·o jam est·us tra·ir·int·a la juĝ·o·n de l’ tut·a mond·o, kaj ĉiu·j plej grav·a·j mal·bon·aĵ·o·j, kiu·j pov·us est·i trov·it·a·j en ĝi, ĉar en verk·o de unu hom·o, — est·us jam pli aŭ mal·pli for·ig·it·a·j. Mi efektiv·e intenc·is silent·i en la daŭr·o de tut·a jar·o. Sed de l’ tag·o, kian el·ir·is mi·a libret·o, mi komenc·is ricev·i mult·o·n da leter·o·j kun demand·o·j kaj kun pet·o·j rapid·ig·i l’ afer·o·n.

Читать дальше →

Жанр
Языкознание, иностранные языки
Год написания
1888
Язык
eo
Размер FB2
151,4 КБ
Добавлена