Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia

Людвик Лазарь Заменгоф

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Raporto verkita de S-ro Unuel kaj legita (en formo iom ŝanĝita kaj mallongigita) de S-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de l’Association Française por l’Avancement des Sciences (Parizo, 1900).

La bazan tekston origine enkomputiligis Hirotaka Masaaki.

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de «instruituloj» aŭ «utilaj publikaj agantoj», la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili «spritajn» artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi «spritaj» mokoj.

Читать дальше →

Жанр
Языкознание, иностранные языки
Год написания
1907
Язык
eo
Размер FB2
101,6 КБ
Добавлена