
Kometo en Muminvalo
Скачать
Начало книги
En la sama mateno, kiam la patro de Mumintrolo pretigis ponton trans la riveron, la besteto Snif faris eltrovon. Li trovis tute novan vojon. Ĝi enŝteliĝis en la arbaron en malluma loko, kaj Snif longe rigardis al ĝi.
– Ĉi tion mi rakontos al Mumintrolo, li pensis. — Ni devos kune esplori tiun vojon, ĉar mi ne riskos tion sola.
Poste li metis du branĉetojn kruce por retrovi la lokon kaj salte kuris hejmen plejeble rapide.
La valo kie ili loĝis estis tre bela. Ĝi estis plena de feliĉaj bestetoj kaj verdaj arbegoj. Tra la herbejoj fluis la rivero, ĝi faris kurbon ĉirkaŭ la blua mumindomo kaj malaperis al aliaj lokoj kun aliaj bestetoj, kiuj demandis sin de kie ĝi venas.
Estas io stranga pri vojoj kaj riveroj, Snif pensis, oni vidas ilin preterpasi kaj ekhavas teruran emon esti aliloke. Akompani por vidi kie ili finiĝas…
Mumintrolo estis okupita fiksi pendolilon, kiam Snif revenis hejmen.
— Saluton, — Snif diris. — Mi trovis tute propran vojon. Ĝi aspektas danĝera.
- Жанр
- Сказки зарубежных писателей
- Перевод
- Sten Johansson
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 5,2 МБ
- Добавлена