Обложка книги «Lingvistikaj aspektoj de Esperanto»

Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

John Christopher Wells

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Ĉi tiu verko estas bazita sur serio da prelegoj prezentitaj sub la egido de Internacia Somera Universitato en la kadro de la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, Ateno, en Aŭgusto 1976. Preparante la nunan presitan formon, mi ne nur rearanĝis plurloke la materialon, sed ankaŭ zorgis enpreni multajn saĝajn komentojn, opiniojn, kaj ekzemplojn liveritajn de la partoprenantoj en la seminarioj okazintaj post ĉiu ISU-prelego.

Mi deziras kore danki al d-ro Jonathan Pool, kies proponojn por plibonigo de la teksto mi multloke adoptis; al d-ro Ulrich Lins, kiu faris la finredakton kaj aranĝis la eldonon; kaj al d-ro Humphrey Tonkin, sen kies insistado la prelegoj ne estus okazintaj.

En ĉi tiu tabelo aperas nur tiuj literoj, kiuj unue aperas en la teksto de la verko kaj due indikas sonon alian, ol en la ortografio de Esperanto. Ili apartenas al la Internacia Fonetika Alfabeto kaj estas uzataj en konformo al la principoj de Internacia Fonetika Asocio. La signifo de ĉiu fonetika simbolo estas iom elasta.

Читать дальше →

Жанр
Языкознание, иностранные языки
Год написания
1978
Издание
Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1978
ISBN
92 9017 021 2
Язык
eo
Размер FB2
618,7 КБ
Добавлена