
Kandid aŭ la Optimismo
Скачать
Начало книги
Jam forpasis cent sepdek jaroj, de kiam aperis Kandid. Kaj tamen tiu filozofia rakonto restas ankoraŭ aktuala. Ĝi estas aktuala en tiu senco, ke la malbonoj, kiujn kontraŭbatalis Volter[1], daŭras ekzisti: maltoleremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo. La jezuitoj — plej diversspecaj — estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj.
Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da sia forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciisma, rasisma, faŝisma, partieca; fanatikoj ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la „Sankta Inkvizicio“. Hodiaŭ kiel dum la naskiĝa tempo de Kandid la pika, morda, sagaca ironio de Volter estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla. Ĝi estas armilo senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia.
- Жанр
- Классическая проза
- Перевод
- Eŭgeno Lanti
- Год написания
- 1929
- Издание
- SAT, Paris, 1956
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 222,8 КБ
- Добавлена