Metropoliteno
Скачать
Начало книги
Berlina aero instigas al verkado. Ĝi kreas la humoron. Mi, kiel ĉiu inteligentulo, ne povas verki sen la humoro. Jen, ekzemple: tra la malfermita fenestro estas videblaj mallarĝa tegola tegmento, radiomasto, du mansardaj fenestroj kaj kamen-tuboj. Malsupre kuŝas ŝtona puto – la korto kaj aŭdiĝas kanto pri Stefano Razin . La konata melodio sonas mirinde kortuŝe. Fingroj de la lerta harmonikisto faras el ĝi jen molan, dolĉan muzikon, jen fortan, potencan proteston. La harmonikisto ne havas piedojn kaj staras per iuj strangaj tre mallarĝaj kaj mallongaj hakpecoj.
Subita ektremo trapenetras min. Mi rememoris unu aŭtunan vesperon. Per ĉi tiu novembra nebula vespero mi komencas mian romanon.
* * *
Malvarma vento malgaje ekbojis sub la ponto kaj fajfante ĵetis sin tra gisa balustrado supren. Unusola palverda lanterno ege ekbalanciĝis. Supre ekgrincis, kunpuŝiĝinte, la metalfadenoj kaj plende ekbruis. Sur nigra supraĵo de Jaŭzo * sin kaŝante de ies persekuto rapide traglitis striaj makuloj. Pelata de l’ vento kun furioza sonoro trakuris la ponton tramvagono. Malhelaj siluetoj gluiĝis al ĝiaj vandoj, konvulsie kurbiĝante. Kroĉemaj manoj kaptis unu la alian. Kelke da piedoj pendis en la aero. Insultado eksonis sur la platformo kaj ies voĉo ekkriis: “Trapasu do kamarado, mi falas!” La vagono malaperis post stratangulo.
- Жанр
- Историческая проза
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 602,3 КБ
- Добавлена