Обложка книги «Kronikoj pri Badik»

Kronikoj pri Badik

Roberto Tresoldi

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam la arkeologoj decidis interrompi la prifosadon en la malnova bieno. La vento ne plu estis tiel plaĉe milda: ĝi unue fariĝis friske pika, kaj fine preskaŭ malvarma. Aŭdiĝis la voĉo de la portebla komputilo kiu, analizinte la veteron, estis aŭtomate konektiĝinta kun la TTT-sciigservo, kaj atentigis pri baldaŭa ŝtormo.

La loka gvidanto — iu maldika, mezaĝa bienulo, kiu de multaj jaroj vivadis izolita kun sia eta familio ĉe la ruinoj de fortikaĵo, kiu daŭre protektadis la antikvan bienon — rigardis dummomente la nigrajn nubojn, kiuj estis alproksimiĝantaj, kaj diris en sia rapida lingvo: «Me iras aden ta domo!» kaj indikis per la montrofingro la ŝtonan dometon, kie li kutime restadis dum la arkeologoj prifosadis ĉirkaŭ la bieno.

Karlo, la plej juna el la scienculoj, demandis al la homo, ĉu tie estas sufiĉe da loko por ĉiuj. La gvidanto rigardis lin kuntirante la brovojn: «Vu parolas rapide…»

Читать дальше →

Жанр
Космическая фантастика
Язык
eo
Размер FB2
103,0 КБ
Добавлена