Обложка книги «La Mastro de l' Ringoj»

La Mastro de l' Ringoj

Джон Рональд Руэл Толкин

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Tiu ĉi libro pritraktas plejparte hobitojn, kaj per ĝiaj paĝoj la leganto povas eltrovi multon pri ties karaktero kaj iom pri ties historio. Pliajn informojn oni trovas en tiu elektaĵo el la Ruĝa Libro de Okcidentlimo, jam publikigita sub la titolo La Hobito. Tiu rakonto deriviĝis el la komencaj ĉapitroj de la Ruĝa Libro, verkitaj de Bilbo mem, la unua hobito, farniĝinta en la mondo ĝenerale, kaj de li titolitaj Tien kaj Reen, tial ke ili priskribis lian vojaĝon en la orienton kaj revene: aventuro, kiu poste implikis ĉiujn hobitojn en la grandajn okazaĵojn de tiu Epoko ĉi tie priskribataj.

Multaj tamen volos ekde la komenco scii pli pri tiu rimarkinda popolo, kaj iuj eventuale ne posedas la pli fruan libron. Por tiaj legantoj estas jen kelkaj notoj pri pli gravaj punktoj, kolektitaj el tradicioj de l’ hobitoj, kaj la unua aventuro estas mallonge revokita.

La hobitoj estas popolo maltrudiĝema sed tre malnova, pli multnombra antaŭe ol hodiaŭ; ĉar ili amas pacon kaj trankvilon kaj bonan kultivitan grundon; bonorda terkulturaĵo estas ilia ŝatata frekventejo. Ili nek komprenas nek komprenis aŭ ŝatis maŝinojn pli komplikajn ol forĝbalgo, akvomuelilo, aŭ mana teksilo, kvankam ili uzis lerte laborilojn. Eĉ en la malnovaj tagoj ili kutime kondutis singarde pri “la granduloj”, kiel ili nomas nin, kaj nuntempe ili evitas kun konsterniĝo nin kaj iĝas malfacile renkonteblaj. Ili bonege aŭdas kaj estas akravidaj, kaj kvankam ili estas dikiĝemaj kaj ne rapidas nenecese, ili tamen moviĝas elaste kaj lerte. Ili posedis ekde la komenco kapablon malaperi senprokraste kaj silente, kiam krude preterpasis granduloj, kiujn ili ne volis renkonti; kaj tiun kapablon ili jam evoluigis ĝis al la homoj ĝi eble ŝajnas magia.

Читать дальше →

Жанр
Фэнтези
Перевод
William Auld
Оригинальное название
The Lord of the Rings
Год написания
1995
Издание
Sezonoj, Kaliningrado, 2007
Язык
eo
Размер FB2
3,0 МБ
Добавлена