Обложка книги «La hobito»

La hobito

Джон Рональд Руэл Толкин

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Jen rakonto pri epoko pasinta jam de longe. Tiam la lingvoj kaj literoj estis tre malsimilaj al tiuj de hodiaux. Mi esperantigis ilin kiel eble plej bone. Tamen, oni devus noti du punktojn.

1) La vorto gnomo estas uzata anstataux nano, kiam temas gxuste pri la antikva popolo de Torino Kverkasxildo kaj ties kunuloj.

2) Orko ne havas rilaton kun la Esperanta vorto. Mi uzas gxin malofte, sed kiam gxi aperas, gxi estas tradukita per gobleno — aux hxobgobleno, kiam mi celas la pli grandajn goblenojn, Orko estas nomo siatempe uzata de hobitoj por tiuj kreitajxoj, kaj gxi rilatas nek al la dio de Infero, nek al delfeneca marbesto, kiel oni indikas en niaj vortaroj.

La runoj estis antikvaj literoj. Oni kutime uzis ilin por gravuri lignon, sxtonon aux metalon, kaj tial ili estis maldikaj kaj angulaj. Dum la epoko de nia rakonto nur la gnomoj uzis ilin, precipe por privata aux sekreta skribado. Oni reprezentas iliajn literojn cxi tie per anglosaksaj runoj, kiujn nun konas malmulte da homoj. Se oni komparas la runojn sur la mapo de Troro kun la transskribo en modernaj literoj, oni povos malkovri la abocon de la runoj, kaj legi la runan titolon cxi-supre. Sur la mapo estas skribitaj cxiuj runoj por la romana alfabeto, krom por C. Ne ekzistis runoj por Q (uzu ) aux X (se oni dezirus cxapelitan literon, oni rajtus uzi la gnoman runon ).

Читать дальше →

Жанр
Фэнтези
Перевод
Christopher Gledhill
Оригинальное название
The Hobbit
Год написания
2000
Язык
eo
Размер FB2
679,4 КБ
Добавлена