KOKO KRIAS JAM

Ferenc Szilagyi

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Forestas ĉi tie la mallonga “Bibliografia noto” en la fina parto “Tabeloj”, ĉar ĝi plej verŝajne ne estas verkita de Szilágy .

I

LA FLAMSALAMANDRO

LA FLAMSALAMANDRO

I

La pluvego jam estis sur la alia flanko de montregiono. La flamsalamandro mole kaj senfare etendis sin en la duonombro de la arbaro. Meze inter la arboj altiĝis grizverda, kruta roko kontraŭ la ĉielo, ankoraŭ ne sennuba. Sed la suno venkis kaj ĵetis kelke da orruĝaj faskoj de triumfaj radioj inter la foliaron. Proksime al la salamandro estis akvokaveto, kiun la suno ekbriligis. Ankaŭ la haŭto de la salamandro brilis kaj el la spegula, laka nigro fiere levis sin oranĝkoloraj makuloj. Sur la proksiman arbon grimpis kun groteskaj saltetoj eta, folia rano. Ĝi estis rapida kaj lerta, sed ĝi kaŝis arlekene sian lertecon. La salamandro apartenis al la aristokrataro de la raso, kaj senmove, sen videbla admiro atentis sian parencon. La salamandro montris interesiĝon pri nenio, sed ĝi fartis bone. Tiu ĉi bela besteto estis verŝajne eĉ pli individualisma ol ĉiuj ceteraj salamandroj, kiu speco tamen apartenas al la plej sinizolaj kaj malplej sociemaj estaĵoj. Sed ĝi estis grandioza reprezentanto de sia raso, pompa ekzemplero, preskaŭ trionmetron longa besteto, kiun oni povis rajte admiri, kiam ĝi etendis sin en mola elasteco, kun senmovaj, sed tamen viglaj okuloj. La profundan malhelon de la okuloj borderis supre du ore ruĝaj arketoj. Cetere la suba parto de la kapo estis nigra. Estis io mistera, io praa en tiu ĉi besto, io pra-dieca; ĝia kompleta indiferento estis iel suverena. Ĝi prezentis pinte altan gradon de la sinfido. Ĝi estis ne malproksime de sia subtera kaŝejo, de kie la postpluva, freŝa aero ellogis ĝin. Ĝi rampis sen urĝo al sia ripozloko. Ĝi vivis trankvilan vivon.

Читать дальше →

Жанр
Историческая проза
Язык
eo
Размер FB2
272,2 КБ
Добавлена