Обложка книги «La Edda»

La Edda

Snorri Sturluson

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

La Edda de Snorri Sturluson estas konservita en islanda kodekso probable skribita ĉ. 1300. Sur ĝia unua paĝo estas skribite: «Ĉi tiu libro nomiĝas Edda. Ĝin kunmetis Snorri Sturluson laŭ la maniero, kiel ĉi tie estas skribite.» Oni konsideras la tekston de ĉi tiu manuskripto plej proksima al la originala verko de Snorri. La libro estas esence manlibro pri poetiko, sed samtempe la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda. La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino, ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj. La vorto estas ankaŭ uzata pri kolekto de mitologiaj poemoj pri la antikvaj nordiaj dioj kaj herooj, sed tiu uzado devenas el la 17ª jarcento kaj ne havas malnovan tradicion. Oni tial ofte distingas inter la proza Edda de Snorri kaj la poezia Edda, la poemoj.

Читать дальше →

Жанр
Мифы. Легенды. Эпос
Перевод
Baldur Ragnarsson
Оригинальное название
Edda (Snorra-Edda)
Год написания
2008
Издание
Mondial, Novjorko, 2008
ISBN
978-1-59569-078-4
Язык
eo
Размер FB2
364,9 КБ
Добавлена