Aĉaj cignoj
Скачать
Начало книги
Kiam Irma eliris, akurate ferminte post si la pordon, magra, longpieda, adolt-ĝentile smajlante[1]per la granda buŝo kun intense ruĝaj, kiel ĉe la pa- trino lipoj, Viktor komencis peneme bruligi la ciga- redon.
«Tio tute ne estas infano», - pensis li kon- sternite. - «Infanoj ne parolas tiel. Tio estas eĉ ne krudeco, tio estas krueleco, kaj eĉ ne krueleco sed simple tutegale estas al ŝi. Kvazaŭ ŝi pruvis al ni ĉi tie teoremon - prikalkulis ĉion, analizis, afereme informis la rezulton, kaj foriris tute trankvila, tremetante per la harplektaĵetoj».
Superante la ĝenecon Viktor ekrigardis na2 Lola. Ŝia vizaĝo estis kovrita per ruĝaj makuloj, la intenskoloraj lipoj tremis, kvazaŭ ŝi intencis ekplori,
sed ŝi, certe, ne intencis plori, ŝi estis furioza.
Ĉu vi vidas? - diris ŝi per alta voĉo. Knabi- naĉo, nazmukulino... Aĉulino! Nenio estas sankta al ŝi, ĉiu vorto - moko, kvazaŭ mi estas ne patrino sed surplanka tuko por purigi piedojn. Antaŭ la najbari- noj estas honte! Fiulino, vulgarulino...
- Жанр
- Социально-психологическая фантастика
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 425,2 КБ
- Добавлена