Обложка книги «La gimnazio»

La gimnazio

Шолом-Алейхем

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

La plej malbona malamiko, mi diras al vi, ne faros al vi tion, kion homo povas fari mem al si, precipe se en la aferon enmiksiĝas virino, t.e. edzino. Pri kio, vi pensas, mi tion diras? nu, ĝuste pri mi mem. Jen, prenu ekzemple min: kiel vi min vidas, ŝajnas al vi, ke vi vidas nenion eksterordinaran; simpla hebreo, de meza klaso; sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon, ĉu mi ne havas monon, ĉu mi eble sidas en ŝuldoj. Povas esti, ke iam mi efektive havis monon, kaj ne sole monon — mono nenion valoras — mi havis laborenspezojn, kaj mi havis ilin en honoro kaj kviete, mi ne flugis, mi ne bruis, kiel aliaj, kiuj amas «hi, hu, ha»… Ne, mia principo estas, ke kviete kaj nerapide estas pli bone. Kviete kaj nerapide mi butikis, kviete kaj nerapide mi kelkajn fojojn haltis, kviete kaj nerapide faris interaranĝon kun la komercistoj kaj kviete kaj nerapide denove komencis labori. Sed en la mondo ekzistas ja Dio; nu, Li favore donacis al mi edzinon… ŝi ne estas ja ĉi tie, sekve ni povas paroli malkaŝe… edzino, por tiel diri, kiel ĉiuj edzinoj; mi devas diri, ke laŭ la aspekto ŝi eĉ estas tute tolerebla, jes, tuta «persono», Dio ŝin konservu, duoble pli granda ol mi, kaj ne malbela, eĉ belulino, oni povas diri, kaj ne malsaĝa, eĉ saĝa, oni povas diri, tre saĝa, multescia, tuta viro. Sed ĝuste ĉi tio estas la tuta malbono! Ho, mi diras al vi, ne bone estas, se la edzino estas viro! Kiel ajn saĝa ŝi estas, sed la Plejpotenca ja tamen kreis antaŭe Adamon kaj nur poste Evon! Sed iru, parolu kun ŝi, ŝi respondas: «ke la Plejpotenca kreis antaŭe vin kaj poste nin, tio», ŝi diras, «estas Lia afero; sed pri tio», ŝi diras, «ke Li donis al mi en la piedplaton pli da saĝo, ol vi havas en la kapo, pri tio», ŝi diras, «mi ne estas kulpa».

Читать дальше →

Жанр
Классическая проза
Перевод
L. L. Zamenhof
Год написания
1909
Издание
Esperantista Centra Librejo, Paris, 1929
Язык
eo
Размер FB2
56,7 КБ
Добавлена