La lanternisto

Генрик Сенкевич

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Foje okazis, ke la lanternisto en Aspinvall, proksime de Panamo, perdiĝis oni ne sciis kie. Ĉar tio ĉi fariĝis en ventego, oni supozis, ke la malfeliĉulo aliris ĝis la rando de la ŝtonega insuleto, sur kiu staras la lanterno, kaj ke li estas forportita de ondo. Ĉi tiu supozo estis tiom pli kredebla, ĉar en la sekvinta tago oni ne trovis lian ŝipeton, starintan en la ŝtonega kavo. Liberiĝis la ofico de la lanternisto, kiun oni devis anstataŭigi kiel eble piej baldaŭ, ĉar la lanterno havas grandan gravecon por la loka movado kaj por la ŝipoj, irantaj de Nov-Jorko Panamon. En la golfo de Moskitoj estas tre rnulte da sablaĵoj, inter kiuj la vojaĝo estas malfacila eĉ tage, kaj preskaŭ neebla nokte, precipe en la nebuloj, kiuj ofte leviĝas de ĉi tiuj akvoj, varmigataj de la tropika suno. La Iumo de la lanterno estas tiam la sola gvidanto por la multaj ŝipoj. La klopodo trovi novan lanterniston falis sur la konsulon de Unuigitaj Ŝtatoj, loĝantan en Panamo kaj la klopodo estis ne malgranda, unue, ĉar oni devis trovi posteulon en la daŭro de dek-du horoj; due, la posteulo devis esti tre konscienca homo, sekve oni ne povis akcepti ĉiun; fine entute mankis kandidatoj por la ofico. La vivo sur la turo estas tre malfacila kaj tute ne plaĉas al la homoj de l’sudo, kiuj amas la liberan vagadon. La lanternisto estas preskaŭ malliberulo. Ekster la dimanĉo li tute ne povas forlasi sian ŝtonegan insuleton. La ŝipeto de Aspinvall alportas al li, unu fojon en la tago, nutraĵon kaj freŝan akvon; poste la alportantoj tuj forveturas, do sur la tuta duonhektara insuleto estas neniu. La lanternisto loĝas en la lanterno; tage li faras signojn, pendigante diverskolorajn flagojn laŭ la montroj de la barometro; vespere li eklumigas la lanternon.

Читать дальше →

Жанр
Классическая проза
Перевод
Kabe
Язык
eo
Размер FB2
33,3 КБ
Добавлена