Reen en la inferon!

Енё Рейто

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Mia amiko Kuprokapulo leĝere batis la Stiriston je la kapo per botelo de brando, poste kun ĝentileco kutima de li, kvazaŭ invitite afable, kiel a dentokuracistoj vokas la sekvan pacienton, diris al la sinjoroj rikanante: “Ĉu iu ankoraŭ deziras ion?” La Stiristo falis sur la plankon kun kontuzita kapo inter la sangajn vitrerojn, kaj por momento, kiel en kalmo antaŭ la tempesto, fariĝis silento.

La situacio estis jen tio: ni estis triope: Kuprokapulo, Bobi kaj mi. Estis kun ni, sed ne kalkuliĝis al tio nia novebakita konato Magrulo, kiu estis bela, maldika junulaĉo, havanta grandajn okulojn, kiu eĉ nun palpadis sian kolon, ĉar tiu kolo antaŭ kelkaj minutoj ankoraŭ sufokiĝis inter la harkovritaj, manegoj de la ĵus batfaligita Stiristo. Kvin homoj staris vid-al-vide al ni, senmove kaj pretaj ataki, la membroj de la mutuala societo de la senlaboraj matrosoj. Nomataj “Murdistoj”, kiuj praktikis sian karitan agadon, la mutualon en tiu strikta senco de la vorto, ke ili helpis sin mem, senkonsidere la rimedojn de la helpo, kiuj estis la plej diversaj iloj de la handspiko ĝis la tranĉilo. Ilian atakon prokrastis por kelkaj sekundoj tiu cirkonstanco, ke Bobi kaj mi staris kun antaŭendirektita tranĉilo, kaj Kuprokapulo jam levis seĝon alten. Ni estis klarvidaj pri tio, ke la plej oportuna afero, kion ni povas fari, estas la fuĝo. La pozicio de la Murdistoj estis tiom pli bona, ke ili staris barante la enirejon kaj komencis iri malrapide al la drinkejbreto, formante duoncirklon. Mi flustris haste al Kuprokapulo, kiu staris kun la seĝo: “Debatu la lampon!..” Li ekmovis sian kapon iomete, signante, ke li komprenis tion. Maldekstramane li ĵetis tablon al ili subite, kaj la altenlevitan seĝon li tuj puŝis al la lampo.

Читать дальше →

Жанр
Приключения
Перевод
László Balázs
Язык
eo
Размер FB2
101,1 КБ
Добавлена