Marŝi aŭ morti
Скачать
Начало книги
La urbo kvazaŭ morte kuŝis en la sunbrilado, la aero preskaŭ vibris pro la varmego, kaj malproksime, per nebulaj siluetoj reliefiĝis la montaro Thessala el la horizonto. Sidi bel Abbes estas malagorde senhoma en tiuj fru-posttagmezaj horoj. La pompaj floroj de la placo Sadi Carnot langvore dormetadas, sur la neopkupitaj benkoj nur per la aeromovo fluganta polvovualo estas ripozanta, kaj sur la estrado, en la mezo de la placo, kie kutimas koncerti la orkestro Clique, konsistanta el soldulaj muzikistoj, grandega veltolo kovras la sidlokojn de la muzikontoj. La vendejoj en la kvartalo de l’ eŭropanoj estos fermitaj ĝis vesperiĝo, en la kazerno komenciĝos la posttagmezaj siestoj por la soldatoj, daŭrantaj dum la varmega sezono. Sur la rando de la trotuaro burnusa arabo sidante dormetadas. Tri usonaj turistoj kuŝas anhelante en la lito tul-baldakena, iu havas zumadon en la oreloj pro la kinino, la alia vokas la hotel-grumon per mallaŭtiĝanta voĉo kaj petas informon, kiam ekveturos trajno al Oran. La itala komercisto de radioaparatoj kaj gramofondiskoj sin etendas nuda en la profundo de sia ŝlosita vendejo. Li trinkas varmegan teon kaj tute mallaŭtigas la sendostacion de Parizo, dissendantan ĝazmuzikon. La policisto, kvazaŭ suspektus sin kaŝantan krimulon en la muzulmana templo, li singarde promenas sub la arkadon de la kolorperdintaj, ruĝaj brikoj, kaj post ĉirkaŭrigardo li fakte estas atestanto de delikto, nome li devas konstati, ke sub la pordego deĵoranta policano malbutonumas sian kamizolon, viŝas la frunton kaj trinkas brandon. Tio estas server malpermesita. Denunco pro tiu afero ne okazis.
- Жанр
- Приключения
- Перевод
- László Balázs
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 291,8 КБ
- Добавлена