La blonda ciklono

Енё Рейто

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Leganto kaj verkisto same ŝatas rapide transpasi la tiel nomatajn antaŭaĵojn de la romano. Tiaĵo parte estas enua, parte ŝablona, precipe hodiaŭ, kiam iujn specojn de la romanverkoj jam ne industrie, sed laŭ la reguloj de la gastronomio, laŭ pretaj receptoj oni elcerbumas. Ekzemple: „Prenu du junajn, amantajn korojn, pistu tiujn, boligu la pasiojn, superŝutu ĝin per iom da eklezia beno, kaj tute aŭ duone kuirite kiam ajn vi povas surtabligi ĝin al la leganto.” Mi opinias, ke estas pli prudente, se mi simple konfesas, ke mi devas informi la leganton pri kelkaj antaŭaĵo de mia romano. Ni tanspasu ĝin; ju pli rapide, des pli bone.

Kio do estas bezonata al mia romano?

Ni prenu malriĉan junulinon, kiu vivtens sin per arttraduko de baladoj, ne tro sukcese, ĉar inter la grandkapitalistoj de la mondo estas tre malmultaj estas tiuj, kiuj akiris sian havaĵon per arttradukado de baladoj. Poste ni prenu maljunan bagnanon, ni purigu lian koron zorgeme de ĉiu puno, ĝis ni tovos en ties interno la juvelŝtonon de la vera homa boneco. La juvelŝtono valoras minimume unu milionojn da stelingaj pundoj. Jim Hogan, la maljuna bagnano, iam estis samlernejano de sinjoro Weston, la patro de la menciita junulino. Sinjoro Weston iafoje vizitis sian kondamnitan amikon, kelkfoje li sendis paka jon, li do klopodis mildigi la malfeliĉan sorton de Jim Hogan. Post kiam sinjoro Weston mortis, lia familio transprenis kiel tradicion la patronadon de la maljuna krimulo, ili sendis al li la pakaĵon plu, kaj anstataŭ la mortinta Weston, lia filino, Evelyn vizitis kelkfoje Hogan-on. Ni ankoraŭ bezonas facilaniman junulon, kiu nomiĝas Eddy Rancing, li estas revema kaj ne korekta sinjoro. Li luas mansardon, najbaran kun la loĝejo de la familio defraŭlino Weston.

Читать дальше →

Жанр
Приключения
Перевод
László Balázs
Язык
eo
Размер FB2
331,7 КБ
Добавлена