Kiuj interŝanĝis vivon

Енё Рейто

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Biry, la poŝoŝtelisto estis la plej honesta homo sur la tuta ŝipo. Mi absolute ne dirus tion, se ĝi estus alimaniere, li vere povis esti modelo de la honestaj ĝentlemanoj. Mi jam antaŭe konjeketas, ke vi akceptas tiun mian aserton kun dubo, ĉar se iu estas poŝoŝtelisto, rilate lian civilan profesion, al tiu oni inklinas formi opinion laŭ eraraj antajuĝoj. Mi asertas kategorie, ke Biry, la poŝostelisto estis la plej honesta ĝentlemano sur la vaporŝipo Joinville. Kaj post tiuj ne kredu, ke la vapoŝipo Joinville estas ŝipo de piratoj. Eĉ male, tiu ŝipo apartenis al la Franca Respubliko, kaj ties ĉiuj pasaĝeroj estis ŝtalte dungitaj. Ĉar Joinville estis la tria persontransporta ŝipo de la kolonia armeo, kiu efektivigis la trafikon de la sodlat-rekompletigo en Nord-Afriko, Madagaskaro kaj Hindoĉiono. Mi ne asertas, ke la ŝipo ne estis malpura, ke ĝi ne estis vivdanĝere malnova, mi ne diras, ke la homoj ne vivis en ĝi netolereble kunpremite, kiel la sekigitaj prunoj, mi absulute nenion diras pri tiu ŝipo, kio povus esti honoriga, rilate oceanŝipon, sed ni devas rekoni tion, ke la disciplino estis pli granda sur ĝi, ol sur la plej eleganta ŝipo Gunard. Unuvice la usonaj turistoj ne babiladis idiotaĵojn ĉi tie dum la tuta tago, ĉi tie ne svenadis dekstren-maldekstren la virinoj, apartenantaj al la plej bonaj societoj, okaze de la plej malgranda ondofrapado ne pelis la matrosojn al la nerva kolapso, ilian laboron gapanta, demandantaj pasaĝeroj, ili ne sidis tutan tagon en la naĝejo kaj ne dancis sub la duŝiloj. Ĉi tie oni skoldis la ondofrapadon per malbelaj vortoj, ne estis virinoj, la pasaĝerojn estis scivolaj pri nenio, kaj ili ne vizitis naĝejon, kies plej grava kaŭzos estis tio, ke absolute ne apartenis naĝejo al la ŝipo. Nek duŝejo.

Читать дальше →

Жанр
Приключения
Перевод
László Balázs
Язык
eo
Размер FB2
98,4 КБ
Добавлена