Fred la Malpura intervenas

Енё Рейто

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Mi havas multe da mono, sed malmulte da sagaco!

Ĉiun bonan ideon ĝoje akceptas:

simpatia junulo, kiu perdis sian kuraĝon al la vivo

Respondoj:

Letero n-ro 1:

Mi legis vian anoncon, kaj mi informas vin, ke mi estas honesta trovinto de via perdiĝinta vivĝojo. Ses jarojn mi agadis en Bostono, kiel la ekfunkciigisto de la elektroekzekuta seĝo, kiam foje okazis kurtcirkvito pro mia kaŭĉuka manumo, kaj la kondamnito ne forpasis por eterna dormo pro manko de kurento, aŭ por malbona dormo, neglektinte la kurent-ekfunciigiston, li restis maldorma. Bedaŭrinde ekzekuto ne povas okazi sen viktimo, kaj oni tuj eliminis min el mia trankvila laboro. Estu permesate mencii tiom pri mia kaŭĉuka manumo. Poste kompreneble mi serĉis laboron ĉe la filmistoj, ĉar mi estas faksperta selomajstro. Laŭdire oni bezonas tiulon dum la kaŭboj-scenoj. Tiel mi fariĝis biciklanta kurknabo ĉe Paramount, sed mi edziĝis frue, tiel do nun mi havas florantan, sed apenaŭ lukrantan hortikulturejon en la ŝtato Oklahoma. Mi nomiĝas Sokrato Schwachta aŭ Knapp (laŭ via plaĉo). Mi estas kvardek kvin jara, vidva ekzekutisto, kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservadas ion por li. Li legis vian gazetanoncon, kaj mi havas la sekvan proponon: Vi povas fariĝi mondfama, se vi adoptos min, kaj vi donacos mian havaĵon al mi, poste vi pilgrimos en Kalikaton piedirante aŭ per tiel nomata trotilo, kiu estas ludilo, ruliĝanta sur siaj radoj, kaj survoje vi diskonigos tion, ke la konsumado de nekuiritaj manĝaĵoj faras miraklojn!

Читать дальше →

Жанр
Приключения
Перевод
László Balázs
Язык
eo
Размер FB2
422,2 КБ
Добавлена