Обложка книги «Vere aŭ fantazie»

Vere aŭ fantazie

Клод Пирон

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Vi komencis lerni esperanton. Kaj nun vi volas iri plu antaŭen. Vi deziras plibonigi (pli-bon-igi) vian scion de la lingvo. Ĉi tiu libro estas por vi. Por povi uzi la lingvon pli bone, kaj por ĝin pli bone kompreni, vi bezonas lerni novajn vortojn. La libro, kiun vi nun tenas per la mano, povos servi al vi tiucele: ĝi iom post iom venigos vin al la kompreno de la mil vortoj aŭ vorto-partoj, kiujn oni plej multe uzas en Esperanto, kaj per kiuj oni povas fari multajn milojn da aliaj vortoj, kiuj, fakte, ebligas paroli kaj skribi pri ĉio.

Dum mia vivo, mi havis la grandan feliĉon multe vojaĝi tra la mondo kaj labori en landoj plej diversaj. Ĉie mi parolis kun la lokanoj kaj provis kompreni iliajn vivojn, iliajn zorgojn, iliajn feliĉojn. Kaj ĉie mi aŭdis rakontojn; ili raportis kelkfoje pri veraj okazaĵoj, alifoje estis rakontoj, kiujn homoj elpensis[1], kaj, ofte, kiujn gepatroj transdonas al siaj gefiloj, jam de multaj jarcentoj. Kiam mi havis la ideon havigi lego-libron al personoj, kiuj antaŭ nelonge komencis lerni la lingvon, mi pensis: «Mi uzos kelkajn el tiuj rakontoj». Tion mi faris. Al tiuj mi aldonis aliajn, kiujn mi elpensis mem kaj ankaŭ aferojn, kiuj okazis al mi, aŭ pri kiuj iu informis min. Kiam mi rakontis ion veran, mi kompreneble enmetis la ŝanĝojn necesajn, por ke neniu rekonu la personojn, pri kiuj mi parolas. Tiel naskiĝis ĉi tiu rakontaro.

Читать дальше →

Жанр
Языкознание, иностранные языки
Год написания
1989
Издание
1989
Язык
eo
Размер FB2
425,9 КБ
Добавлена