La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj
Скачать
Начало книги
Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la aŭtoro de la legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone ni citu el lia responda letero.
Gottwaldov — Otrokovice, 27.X.1951.
Mi naskiĝis en la jaro 1904 en Stare Mesto — Uherske Hradiste, Ĉeĥoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi fariĝis instruisto. En tiu ĉi okupo mi trovis plenan feliĉon; kiam estis al mi donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis en la klason, ĉar laboro kun la vivanta materialo estas por mi la plej interesa.
Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dediĉitaj al la infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi ĉiam klopodas per aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, aŭdaco, sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn donas la vivo mem.
La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata Cseh — instruisto, Dolfa Bartoŝik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis. Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom pliriĉigos mian vivon la internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantiĝo mi korespondis kun Lidia Zamenhof, petante ŝin pri rajto traduki ŝiajn Esperantlingvajn rakontojn Halinjo kaj Araneo en Ĉeĥan lingvon. Baldaŭ mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj en antaŭmilita Heroldo, Esperanto — prelegoj en Ĉeĥoslovakaj radiostacioj, libreto por infanoj Aventuro de Antonio, k.t.p. Gvidanto de multaj Esperanto — kursoj, prezidanto de du kluboj mi fariĝis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian patrujon (J. R.
- Жанр
- Путешествия и география
- Издание
- 1952
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 205,4 КБ
- Добавлена