La brandobareleto
Серия: Новеллы Ги де Мопассана [eo]
Скачать
Начало книги
Mastro Ĉicot, la gastejestro de Epreville, haltigis sian duradan veturilon antaŭ la farmobieno de patrino Magloire. Li estis alta, kvardekjara fortikulo, ruĝa kaj dikventra, kaj konata kiel maliculo.
Li alligis sian ĉevalon al la fosto de l' barilo kaj eniris en la korton. Li posedis bienon tuj apud la teroj de l' maljunulino, kaj tiujn li deziregis jam de longa tempo. Dudekfoje li ja provis ilin aĉeti sed patrino Magloire rifuzis kun obstino.
— Kie mi naskiĝis, tie mi mortos, ŝi diris.
Li trovis ŝin antaŭ ŝia pordo, senŝeligantan la terpomojn. Aĝa je sepdek du jaroj, ŝi estis seka, sulketita kaj kurbigita sed tiel senlaca kiel junulino. Ĉicot frapetis ŝian dorson kaj eksidis apud ŝi sur portebla ŝtupetaro.
— Nu, patrino, kaj tiu sano, ĉu ĝi estas daŭre bona?
— Ne tro malbona, kaj la via, mastro Prosper?
— Kun kelkaj doloroj, alie estus laŭdezire.
— Nu, ĝojige!
Kaj ŝi plu diris nenion. Ĉicot rigardis ŝin plenumi sian laboron. Ŝiaj hokformaj nodaj fingroj same malmolaj kiel krabaj piedoj kaptis kvazaŭ pinĉiloj la grizetajn tuberojn en korbego kaj ŝi rapide turnis ilin, forprenante longajn ŝelpecojn sub la klingo de malnova tranĉilo, kiun ŝi tenis per la alia mano. Kaj kiam la terpomo montriĝis fine tute flava, ŝi faligis ĝin en sitelon kun akvo. Tri aŭdacaj kokinoj venis unu post la alia ĝis en ŝiaj jupoj por forpreni la ŝelojn kaj ili forkuris rapidege, portante per la beko sian akiraĵon.
- Жанр
- Классическая проза
- Перевод
- Roland Dupuis
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 12,2 КБ
- Добавлена