Tri Angloj Alilande
Скачать
Начало книги
Tiu ĉi versio de “Tri Angloj Alilande” estas bazita sur teksto enretigita de Andrew Sly ĉe https://www.fadedpage.com/showbook.php?pid=20180144 kiel Faded Page eBook #20180144 .
ĈAPITRO I.
Fininte sian vespermanĝon, “Maljuna” Brown sonorigis, por ke la servistino envenu kaj forportu la manĝilaron; tiam li sidiĝis en sian apogseĝon, kaj pretiĝis, por pasigi, antaŭ ol kuŝiĝi, du pacajn kaj trankvilajn horojn, per la fumado de amata, malpura kaj forte odoranta pipo, kaj per legado de preskaŭ egale amata romano.
Responde al la sonorilo, envenis la ĉambron ne la atendita servistino, sed alloge vestita sinjorino, la mastrino mem. Brown tuj paliĝis, sed la sinjorino afable rigardis lin, kaj diris mallaŭte: “Bonan vesperon, sinjoro, ĉu vi ĝuis vian vespermanĝon?”
“Ha! Ĉu estas vi, sinjorino?” ekkriis Brown per iomete malĝentila voĉo. “Ĉu, do, la servistino estas malsana?”
- Жанр
- Историческая проза
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 135,3 КБ
- Добавлена