La memoraĵoj de Julia Agripina
Скачать
Начало книги
Agripina estas lerta, bone edukita kaj ambicia. Ŝia sekreta deziro estas fari paroladon antaŭ la Roma senato, tamen ŝi scias, ke kiel virino ŝi neniam rajtos fari tion. Kvankam ŝi estas posteulo de la plej eminenta familio de Romo kaj parenco de ĉiuj imperiestroj ekde Julio Cezaro, tio tute ne protektas ŝin – eĉ male.
PARTO UNUA
Pina
1
En Romo
Printempe, 27 pK
Pina hezitis antaŭ la fermita pordo de la studejo. La ordono de ŝia patrino estis, ke neniu ĝenu ŝin. Tiu ordono sendube estis intencita por la sklavoj, ne por la propra filino. Ĉu ŝi frapu ĉe la pordo? Sed se ŝi faros tion, eble panjo respondos, ke ŝi foriru.
Pina puŝetis la pordon por vidi internen tra la mallarĝa fendo. Ŝiaj okuloj renkontis tiujn de ŝia praavo Aŭgusto, kies busto malafable rigardis ŝin de la alia flanko de la ĉambro. Lia kapo estis pie vualita, kaj lia severa vizaĝesprimo sugestis, ke li ne havos grandan simpation por malobeemaj knabinoj. Pina demandis sin, ĉu li vidas, kion ŝi faras. Eklogo ĉiam diradas al ŝi, ke li povas rigardi malsupren de la pinto de la Monto Olimpo, kie li festenas kun la aliaj dioj, por certiĝi, ke ŝi bone kondutas. Laŭ Boteto, tio estas stultaĵo. Pina pensis, ke Boteto pravas... sed ŝi ne estis absolute certa.
- Жанр
- Историческая проза
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 1,1 МБ
- Добавлена