
Princidino Mary
Серия: Rusa literaturo, книга 3
Скачать
Начало книги
Sed tiu ĉi volumeto celas ne nur konigi al la esperantista legantaro plian gravan verkon el la rusa literaturo, kiu ĝis nun ekzistis en la mankohava traduko de Edgar von de Wahl. Per tiu ĉi eldono ni omaĝas al la naŭdeka datreveno de Nikolaj Danovskij (1905–1988) — elstara ruslanda ĵurnalisto, instruanto, redaktoro kaj tradukisto, aŭtoro de la populara Enkonduko al la tradukarto.
La redakcio de Ruslanda Esperantisto dankas s-ron Bronislav Ĉupin, kiu zorge konservis la manuskripton de la traduko kaj disponigis ĝin al ni.
Aleksander Korĵenkov
La elektronika versio de Princidino Mary estas eldonita kaj senpage disponigita de Sezonoj okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov.
Hieraŭ mi venis en Pjatigorskon kaj luis loĝejon rande de l’urbo, sur la plej alta loko, piede de la monto Maŝuk: la nuboj dum tempestoj malsupreniĝos ĝis mia tegmento. Hodiaŭ je la kvina matene, kiam mi malfermis fenestron, mia ĉambro pleniĝis per aromo de floroj, kreskantaj en la modesta ĝardeneto. Branĉoj de florantaj merizoj rigardas al mi tra fenestroj, kaj la vento kelkiam superŝutas mian skribotablon per blankaj petaloj. Mi havas miraklan vidaĵon je tri flankoj. Okcidente la kvinkapa Beŝtu bluas kvazaŭ «la lasta nubo de l’ dispelita ŝtormo»[1]; norde sin levas Maŝuk, kiel vila persa ĉapo, kaj ŝirmas tutan parton de l’ ĉiela kupolo ĉi-loke. Orienten estas pli gaje rigardi: malsupre sub mi pitoreskas ĉarme pura nova urbeto, bruas kuracaj fontoj, bruas diverslingva homamaso, kaj tie fore amfiteatre baŭmas montoj ĉiam pli kaj pli blue kaj nebule, kaj sur rando de la horizonto sin trenas arĝenta ĉeno da neĝaj pintoj, komencante de Kazbek kaj finante per la dukapa Elbrus… Estas gaje vivi en simila lando! Iu jubila sento estas verŝita en ĉiuj miaj vejnoj.
- Жанр
- Классическая проза
- Перевод
- Николай Фаддеевич Дановский
- Оригинальное название
- >Княжна Мери
- Год написания
- 1967
- Издание
- Ruslanda Esperantisto, Jekaterinburg, 1996
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 207,5 КБ
- Добавлена