Karuseloj
Скачать
Начало книги
Kompostita de FONTO — Chapeco - SC - Brazilio. Eldonita de GILBERT RENE LEDON.
eldono : 2015 [ilustrita]. E-Libro. PDF-legilo. Senpage elŝutebla. Eldonita de LILIA LEDON DA SILVA. [email protected] LIBERA JE KOPIRAJTO.
PREFACO
La antaŭparolo al la 1a eldono (surpapera, far G. R. Ledon, en 1987) troviĝas en la fino de la nuna retlibra eldono (p.133). Ce la retejo de esperanto.net ( http://esperanto.net/literaturo/recenzoj.html#L ) kvar re- cenzoj legeblas. Kial do, post 28 jaroj, denove aperigi "Karuseloj..."-n? Jen kelkaj el la motivoj.
Mi ne memkulpigos min, per senpaga elŝutebleco, se la homoj tute malŝatos ĝin kaj ĉesos la legadon dumvoje. Tio nenion kostos al ili, krom iom da tempo kaj iom da nervoziĝo, kvankam eĉ pri tio mi bedaŭros. Krome, kelkaj opinioj pri ĝi estis tre kuraĝigaj laŭ mia vidpunkto. Kaj eble post 3 jardekoj la esperantistaro povos iom malpli rifuzi, ke romano originale verkita en Esperanto spegulu la homan internan taŭzadon per ĝia strukturo kaj per ĝia lingvaĵo. Ke krea aktiveco (sen majuskloj) estu persona, do ne nepre ŝablonema.
- Жанр
- Языкознание, иностранные языки
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 6,3 МБ
- Добавлена