La sukerujo
Скачать
Начало книги
Antaŭ kvin jaroj, kiam Karl-Artur Ekenstedt unuafoje venis al Korskyrka li estis terure severa pietisto. Li rigardis Charlotte Löwenskold kiel perditan filinon de ĉi tiu mondo kaj apenaŭ volis interŝanĝi kun ŝi vortojn.
Tio kompreneble incitis ŝin. En sia koro ŝi decidis, ke tre baldaŭ li devos peti pardonon pro tiu malestimo.
Baldaŭ rimarkinte kiel nesperta li estas pri ĉiuj praktikaj aferoj, kiujn devas koni pastro, ŝi komencis helpi al li ordigi aferojn. Komence li estas ĝenata kaj rifuza, sed post kelka tempo li iĝis pli dankema kaj uzis sian helpon pli ofte, ol ŝi efektive deziris.
Li kutimis fari longajn promenadojn por viziti mizerajn maljunajn virojn kaj virinojn, kiuj loĝis en malgrandaj kabanoj tre malproksime en la arbaroj, kaj ĉiam li petis ŝin, ke ŝi akompanu lin dum tiaj ekskursoj. Li asertis, ke ŝi multe pli bone ol li scias interrilati kun tiuj maljunaj homoj, vigligi kaj konsoli ilin en iliaj etaj zorgoj.
- Жанр
- Классическая проза
- Перевод
- B. Gerdman
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 16,4 КБ
- Добавлена