La vaka domo

Артур Конан Дойль

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Estis dum la printempo de la jaro 1894, kiam la tuta Londono interesiĝis kaj la laŭmodaro konsterniĝis pro la murdo de la honorinda Ronaldo Adero sub la plej kuriozaj kaj neklarigeblaj cirkonstancoj. La publiko jam eksciis la detalojn de la krimo, kiujn oni rivelis dum la polic-enketo, sed multajn oni subpremis pro tio ke la kazo de la juĝa persekutisto tiom superverŝis ke ne necesas riveli ĉiujn faktojn. Nur nuntempe post preskaŭ dek jaroj, oni permesis al mi provizi la publikon per la mankantaj ĉeneroj, kiuj formis la tutan rimarkindan ĉenon. La krimo mem estis interesiga, sed tio estis nenio komparita al la nekredebla sekvo, kiu provizis min per la plej grandaj ŝoko kaj surprizo de iu ajn evento en mia aventuroplena vivo. Eĉ nun post tiu longa tempo, mi trovis min mem ekscita kiam mi pripensis ĝin, kaj mi sentis denove la subitan inundon de ĝojo, de miro kaj de nekredemo kiu tute mergis mian menson. Mi diru al la publiko, kiu jam montras iom da intereso pri tiu malmulta kiun mi fojfoje rakontis rilate al la agadoj de ĉi tiu tre rimarkinda homo, ke oni ne kulpigas min, se mi ne rilatis tion kion mi scias. Mi devus konsideri tion mia plej grava devo, sed li malpermesis min per ordo, kiun li retiris je la tria de la lasta monato.

Читать дальше →

Жанр
Детективы
Перевод
Darold Booton
Язык
eo
Размер FB2
214,1 КБ
Добавлена