La musgrava rito

Артур Конан Дойль

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Anomalio kiu ofte imponis min pri la karaktero de mia amiko Ŝerloko Holmso estas tio, ke kvankam per siaj pensmetodoj li estis la plej ordema kaj plej metodika de la homaro, kaj kvankam ankaŭ li afektis certan malpompan formalecon de vestaĵoj, li estis des pli en siaj personaj kutimoj unu el la plej malnetaj uloj kiu iam frenezigis kunloĝanton. Ne ke mi mem tute ne estas konvencia tiarilate. La senordaj aferoj en Afganlando, aldone al mia natura bohemia dispozicio, farigis min pli sendisciplina ol estas deca al kuracisto. Sed ĉe mi estas limo, kaj kiam mi trovas viron, kiu tenis siajn cigarojn en la karbujo, sian tabakon en la antaŭo de persia pantoflo, kaj siajn nerespondatajn korespondaĵojn trapikitajn per poŝtranĉilo centre de sia ligna kamenbreto, tiam mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn. Mi ĉiam kredas, ankaŭ, ke pafilekzerco nepre devus esti subĉiela distraĵo; kaj kiam Holmso, en unu el siaj strangaj humoroj, sidadis en brakseĝo kun sia pistolo kaj cent Boksistaj kartoĉoj kaj klopodis ornami la kontraŭan muron per patriota “V.R.” farita el kuglaj krateretoj, mi sentegis ke nek la etoso nek la aspekto de nia ĉambro estas plibonigita.

Читать дальше →

Жанр
Детективы
Перевод
Darold Booton
Язык
eo
Размер FB2
219,0 КБ
Добавлена