La aventuro de La Sangofagoj
Скачать
Начало книги
― Al la amanto de la arto pro ĝia bono mem, ― rimarke diris Ŝerloko Holmso, flankenĵetante la reklamilon de la Ĉiutaga Telegrafo, ― ofte estas per la plej malgrava kaj plej humila manifestado ke oni derivas la plej fervoran plezuron. Plaĉas al mi observi, Vatsono, ke vi komprenas ĉi tiun veron tiomgrade ke en ĉi tiuj registretoj de niaj kazoj, kiujn vi bonvole jam verkis, kaj, mi devas diri, kelkfoje ornamis, vi elstarigis ne tiom multe la multajn causes célèbres kaj sensaciajn kortumajn procesojn en kiuj mi partoprenis, sed aliflanke tiujn okazojn kiuj mem eble estis bagatelaj, sed tamen kiuj ebligis la uzadon de tiuj kapabloj deduktaj kaj logikaj, kiujn mi farigis miajn apartajn fakojn.
― Kaj tamen, ― li diris ridetante, ― mi povas ne tute malkulpigi min mem de la imputo de sensaciismo al kiu oni taksas miajn registrojn.
― Vi eble eraris, ― li observeme diris, alprenante ardan braĝeron per la prenilo kaj bruligante la longan ĉerizolignan pipon, kiu kutime anstataŭas lian argilan kiam li havas kontraŭan humoron anstataŭ mediteman ― Eble vi eraris en via klopodo meti koloron kaj vivon en ĉiujn viajn asertojn anstataŭ limigi vin mem al la tasko registri tiun akran rezonadon de la kaŭzo ĝis la efiko, kiu estas vere la nura notinda trajto pri la afero.
- Жанр
- Детективы
- Перевод
- Darold Booton
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 257,3 КБ
- Добавлена