Обложка книги «La ĉashundo de la Baskerviloj»

La ĉashundo de la Baskerviloj

Артур Конан Дойль

Серия: Mondliteraturo, книга 6

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.

Alilandula fuŝprononco de anglaj propraj nomoj nur konfirmas por mi mian sintenon.

En la kazo de Dr Watson (tiel), la nomo mem jam ŝajnas havi akuzativan finaĵon, kio estas maloportuna (ĉu Dr Watson’on — ba!), do mi uzas: doktoro Vatsono.

Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia kreaĵo. Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ŝatata lingvo!

Читать дальше →

Жанр
Классический детектив
Перевод
William Auld
Оригинальное название
Hound of the Baskervilles
Год написания
1998
Издание
Sezonoj, Jekaterinburg, 1998
Язык
eo
Размер FB2
361,4 КБ
Добавлена