La Genezo
Скачать
Начало книги
"La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritis- mo" konstituas la lastan, laŭ kronologia ordo, el la kvin fundamentaj libroj de la spiritisma revelacio, verkitaj de ties sistemiginto Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca pedagogo Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869). Gi aperis en 1868, kiam jam respektinda movado kreskadis sub lia orienta- do kaj la influo de la aliaj, jam tre populariĝintaj, kvar fundamentaj verkoj, nome "La Libro de la Spiritoj" (1857), "La Libro de la Mediumoj" (1861), "La Evangelio laŭ Spiritismo" (1864), "La Ĉielo kaj la Infero" (1865).
Antaŭ ol sin fordoni al sia grava misio kiel kompilinto kaj sistemiginto de la revelacioj, kiuj fontis el la nevidebla mondo, Allan Kardec jam estis akirinta honoran reputacion kiel pedagogo, kun fekundaj, oficiale agnoskitaj, kontribuoj al la plibonigo de la instruado en Francio.
Pri la enhavo de ĉi tiu verko ni povas senhezite aserti ĝian kernan aktualecon, malgraŭ la fakto, ke, pro la progreso de la sciencoj de post ĝia apero en 1868, multaj ideoj, teorioj kaj principoj en ĝi prezentitaj devis cedi lokon al novaj formu- loj konstruitaj sur esploroj, observoj, sondoj teknike pli perfektaj. La aŭtoro mem, kun klarmensa antaŭvidemo, atentigas la leganton pri tio. Koncerne tamen la ekskluzivan, specifan kampon de la ankoraŭ ne agnoskita spiritisma scienco, ĉio spiras novecon, freŝecon, precipe logikecon kaj raciecon, car en "La Genezo" estas studataj la elementoj, kiuj donas konsiston al tiu nepre ekzistanta forto de la Naturo, nome la nevidebla mondo, de kiu ciu homo venas en la korpan mondon per la naskiĝo kaj al kiu nepre revenas per la morto, tiel longe ĝis li, per sencesa progresado, intelekta kaj precipe morala, eniras novan fazon de evoluado ne plu necesiganta sinsekvajn reenkarniĝojn en…
- Жанр
- Эзотерика, эзотерическая литература
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 800,3 КБ
- Добавлена