Twitter de Dalajlamao en 2019

Тензин Гьяцо

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Bonvenon ĉe Twitter-konto en Esperanto de la Oficejo de Lia Sankteco la 14-a Dalajlamao. Tradukoj de @DalaiLama en Esperanto

02/12/2018- 03/05/2019

Ni bezonas amikojn kaj amikeco baziĝas sur fido. Por gajni fidon, mono kaj potenco ne sufiĉas; vi devas montri iom da interesiĝo pri aliaj. Vi ne povas aĉeti fidon en la superbazaro.

Ĉiu aprezas afablecon, sed bedaŭrinde nia moderna edukado-sistemo, pro ĝiaj materialismaj celoj, ne havas multe da spaco por internaj valoroj. Ni bezonas plikonsciigi homojn pri tiaj internaj valoroj surbaze de sciencaj eltrovoj, komuna senso kaj komuna sperto.

„Klimato-ŝanĝo ne estas zorgo de nur unu aŭ du nacioj. Tio estas afero kiu influas la tuton de la homaro kaj ĉiun vivantan estaĵon sur la Tero.” (el mesaĝo de LSDL al delegitoj de la UN-Klimata Konferenco COP24

Por kelkaj homoj la ideo de kompato implicas plenan malatenton aŭ eĉ abnegacion pri la propraj interesoj. Ĉi tio ne estas la kazo. Fakte ni unue devas deziri esti mem feliĉaj – se ni ne tiel amas nin mem, kiel ni povas ami aliajn?

Читать дальше →

Жанр
Религиоведение
Язык
eo
Размер FB2
91,4 КБ
Добавлена