Recenzo: La Esperanta traduko de la Malnova Testamento

Arieh ben Guni

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

La libreto, kiun mem publikigis s-ro D.B. Gregor, levas pli da problemoj, ol ĝi estas dika. La komenca intenco de la aŭtoro estis kontroli la valoron de la traduko, eldonita de la Britaj Bibliaj Societoj sub la nomo de L. Zamenhof. La fakto mem, ke tiu eldono estis provizita de la cititaj Societoj Britaj, verŝajne ne sufiĉis, por trankviligi «Tomason» Gregor. Li do decidis esplori mem, kaj difinis al si metodon, kies principo estis tute ĝusta: elekti sufiĉe grandan nombron da malfacilaj lokoj, kaj kompari, pri ĉiu el ili, la tradukon Esperantan kaj aliajn nacilingvajn tradukojn. Se la tradukoj de Zamenhof estas apogitaj de la plimulto de la aliaj tradukistoj (eĉ se tiuj apogantoj ŝanĝiĝas kun la lokoj) tio pruvos, ke la Esperanta Biblio tenas kontentige sian rangon inter la ceteraj.

Por apliki sian metodon s-ro Gregor estis aparte kompetenta: ne nur li estas pacienca kaj pedanta, sed ankaŭ li estas vera poligloto: la hebrea, la helena, la latina, la franca, la germana, la hispana, la itala, la nederlanda, la pola, la rusa, eĉ la kimra ŝajne ne havas sekretojn por li. (Ĉu al tia eminentulo, mi, maljuna hebreo, kuraĝus prezenti dubojn pri du liaj esprimoj? Pĝ VI «ili jam estis serie aperintaj en „La Revuo“»: ĉu periode ne estus pli klara, internacie? Pĝ 49 «Estu tio, kiel estos»: tiu ripetita dirmaniero ŝajnas al mi malpli klara, ol la zamenhofa «Kiel ajn la afero estas» …) S-ro Gregor do elektis, lasante sin gvidi de la ekzegezistoj, 518 lokojn, kie la originalo estas obskura, kaj, 518 fojojn, komparis tiujn dek tradukojn kun la esperanta, klasante ilin laŭ tio, ĉu la esperanta traduko akordiĝas kun unu aŭ du el la aliaj ktp. Aparta ĉapitro listigas la 140 tekstlokojn, kie la esperanta traduko staras sola.

Читать дальше →

Жанр
Религиоведение, Языкознание, иностранные языки
Год написания
1959
Язык
eo
Размер FB2
10,2 КБ
Добавлена