
La ora ĉeno
Скачать
Начало книги
«Blovis vento…», — skribinte tion, mi per hazarda moviĝo renversis la inkujon, kaj la koloro de la brilanta flaketo rememorigis min pri la obskuro de tiu nokto, kiam mi kuŝis en la matrosa loĝejo de «Española»[1]. Tiu ŝipeto apenaŭ povis levi ses tunojn, sur ĝi venis liveraĵo da seka fiŝo el Mazabuo. Al iuj plaĉas odoro de seka fiŝo.
La tuta ŝipo sorbis la teruran odoron, kaj, kuŝante sola en la loĝejo kun fenestro, ŝtopita per ĉifono, en lumo de kandelo, kiun mi ŝtelis de ŝipestro Gros, mi estis pririgardanta bindaĵon de libro, kies ĉiuj paĝoj estis elŝiritaj de iu praktikema leganto, kaj la bindaĵon mi trovis.
Sur la interna flanko de la bindaĵo estis skribite per rufa inko: «Estas dubinde, ke saĝa homo legos tian libron, kie estas nuraj elpensaĵoj».
Sube estis: «Dick Farmeron. Mi amas cin, Greta. Cia D.».
Sur la dekstra flanko homo, havanta nomon Lazaro Norman, metis sian subskribon dudek kvar fojojn kun vostetoj kaj ĉirkaŭantaj parafoj. Ankoraŭ iu decideme forstrekis la kaligrafion de Norman kaj en la malsupro mem lasis misterajn vortojn: «Kion scias ni pri ni mem?»
- Жанр
- Русская классическая проза, Советская классическая проза, Приключения
- Перевод
- Jurij Finkel
- Оригинальное название
- Золотая цепь
- Год написания
- 2009
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 596,7 КБ
- Добавлена