Обложка книги «La mondo brilanta»

La mondo brilanta

Александр Степанович Грин

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Agassiz [4], la direktoro de la cirko „Soleil“, donis al ĵurnalistoj jenajn klarigojn. Antaŭ kelkaj tagoj al li venis nekonata homo; eĉ la trejnita okulo de tia fiaferspertulo, kiel Agassiz, sukcesis elŝiri el la mallonga renkontiĝo kun li nenion, kio metus stampon. Sur la vizitkarto de la vizitinto estis: E. D. — nure; nek adreso, nek profesio…

Dirante tiel, Agassiz prenis aspekton de homo, kiu scias multe pli, ol oni povas pensi pri tio, sed kiu estas diskreta pro gravaj kaŭzoj. Li diris:

— Mi vidis sendube kleran kaj riĉan homon, fremdan al la cirka rondo. Mi ne faras sekreton el tio, kion mi observis en li, sed… jes, li estas raraĵo eĉ por mi, kiu spertis nemalmulte dum tridek jaroj. Ĉe ni li ne servas. Li nenion postulis, nenion petis. Mi nenion scias pri li. Eĉ ne lian adreson. Estis sensence peni ekscii ion en tiu direkto, ĉar unusola lia elpaŝo estas ligita nek kun lia pasinteco, nek kun lia personeco. Ni tion ne bezonas. Tamen „Soleil“ staras kaj plu staros alte, tial mi ne povis ellasi tian raran birdon. Li proponis pli multe, ol donus Barnumo [5] mem, se li reviviĝus kaj venus ĉi tien kun siaj bestoj.

Читать дальше →

Жанр
Русская классическая проза
Перевод
Jurij Finkel
Оригинальное название
Блистающий мир
Год написания
2010
Язык
eo
Размер FB2
386,9 КБ
Добавлена