Palto
Скачать
Начало книги
En la departemento... sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas nenio pli kolera ol cxiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj, alivorte, cxiaspecaj publikaj oficejoj. Nun cxiu privatulo jam opinias ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion. Oni diras, ke antaux nelonge la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron, en kiu li klare skribis, ke la sxtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta nomo estas tute vane tromenciata. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan volumon de iu romantika verko, en kiu cxiun dekan pagxon aperas policestro, kelkloke ecx tute ebria. Tial por eviti cxiajn malagrablajxojn ni prefere nomu la menciitan departementon certa departemento. Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita, iom rufhara, ecx lauxaspekte iom blinda, kun eta kalvajxo sur la frunto, kun faltoj ambauxflanke de la vangoj, kaj kun vizagxkoloro kiun oni nomas hemoroida... Kion fari? La peterburga klimato kulpas. Lia rango (cxar cxe ni oni devas antaux cxio anonci la rangon) estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas lauxdindan kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin. Lia familinomo estis Basxmacxkin. Laux la nomo mem estas klare, ke gxi devenas de basxmak, sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere gxi devenis de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj ecx la bofrato, kaj cxiuj ceteraj Basxmacxkinoj senescepte uzis botojn, sxangxante plandumojn tri foje en la jaro. Lia nomo estis Akakij Akakijevicx.
- Жанр
- Русская классическая проза
- Перевод
- Aleksandr Korjxenkov
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 63,7 КБ
- Добавлена