Timur kaj lia taĉmento

Аркадий Петрович Гайдар

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

Jam pasis tri monatoj, depost kiam la komandanto de tank-regimento, kolonelo Aleksandrov ne estis hejme. Verŝajne li estis ĉe la fronto.

En la mezo de la somero li sendis telegramon, en kiu li proponis al la filinoj Olga kaj Ĵenja la reston de la ferio pasigi apud Moskvo, en la somerdomo.

Ŝovinte sur la nukon koloran kaptuketon, kaj apogante sin sur la bastonon de brosbalailo, Ĵenja malkontente staris antaŭ Olga, kiu estis diranta al ŝi:

— Mi veturos kun la aĵoj, kaj vi ordigos la loĝejon. Vi povas ne kuntiri la brovojn kaj ne leki la lipojn. Poste ŝlosu la pordon. La librojn redonu al la biblioteko. La amikinojn ne vizitu, sed tuj direktu vin al la stacidomo. De tie sendu al la paĉjo tiun ĉi telegramon. Poste eltrajniĝu kaj venu al la somerdomo. Eugenia, vi devas min obei… Mi estas via fratino…

— Mi estas same la via…

— Jes… sed mi estas pli aĝa… kaj finfine tiel ordonis la paĉjo.

Kiam en la korto ekbruis la forveturanta aŭto, Ĵenja suspiris kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉie regis ĥaoso kaj malordo. Ŝi proksimiĝis al la polva spegulo, en kiu videblis pendanta sur la muro la portreto de patro.

Читать дальше →

Жанр
Детская проза: прочее
Перевод
E. S. Pervertajlo, R. Grinshpan
Год написания
1940
Издание
Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1982
Язык
eo
Размер FB2
137,3 КБ
Добавлена