La Karavano
Скачать
Начало книги
Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon “Schwäbischer Dichterkreis” (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la aŭtoro de la mondkonataj Fabeloj certe ŝuldas precipe al sia ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri Mil kaj unu Noktoj; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en Der Mann im Mond (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia Lichtenstein, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj baziĝas sur romantika legendo de la Hauff’a hejmlando (Württemberg).
- Жанр
- Классическая детская литература, Сказки зарубежных писателей
- Перевод
- J. W. Eggleton
- Год написания
- 1921
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 221,5 КБ
- Добавлена