Dio Parolas al siaj Infanoj - Bibliaj tekstoj

Esperanto Asocio Franca Katolika

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

En la komenco, Dio kreis la ĉielon kaj la teron. La tero estis malplena kaj dezerta. La Spirito de Dio ŝve- bis super la akvoj.

Tiam Dio diris: «La lumo estu!». Kaj la lumo ek- brilis. Dio vidis, ke la lumo estas bona. Li disigis la lu- mon de la mallumo. Li diris al la lumo: «Vi estas la ta- go». Kaj li diris al la mallumo: «Vi estas la nokto». Tio estis la unua tago.

Dio diris: «La nuboj amasiĝu en la ĉielo, kaj akvu- mu la teron per sia pluvo». Dio diris al kio estas su- pre: «Vi estas la ĉielo». Tio estis la dua tago.

Dio diris: «La akvoj kuniĝu, por ke la firma tero aperu!». Dio diris al la firma tero: «Vi estas la tero». Kaj Dio diris al la akvoj kolektitaj: «Vi estas la maro». Dio vidis, ke tio estas bona.

Dio diris: «La tero produktu ĉiajn vegetaĵojn kaj arbojn». Tiam la plantoj kreskis kun sia verdaĵo. Dio vidis, ke tio estas bona. Tio estis la tria tago.

Dio diris: «La lumoj radiu en la ĉielo: la suno por la tago, la luno kaj la steloj por la nokto. Tiel oni ko- nos la tempojn: la tago kaj la nokto, la semajnoj, la monatoj kaj la sezonoj». Dio vidis, ke tio estas bona. Tio estis la kvara tago.

Читать дальше →

Жанр
Христианство
Язык
eo
Размер FB2
2,2 МБ
Добавлена