Manlibreto
Скачать
Начало книги
Epikteto (greke Επίκτητος, K.E. 55 - ĉirkaŭ 135 ), greka stoika filozofo el Frigio , vivanta kaj verkanta ĉefe en Romo , kie li estis sklavo de unu el la oficiroj de la imperiestro Nerono kaj poste liberigita. En la jaro 90 p. Kr., la imperiestro Domiciano forpelis lin kun aliaj filozofoj, kaj li ekloĝis en Nikopolis en Epiro ( Grekio ).
Biografio
Probable naskiĝinta en Hieropolis (sudoriento de Frigio), Epikteto infane estas sklavo de Epafrodito (eks-sklavo de Nerono ) pri kiu oni diras, ke li estas kruela kaj sadisma. Tamen Epikteto povas spekti la oratoraĵojn de la stoikisto Musonio Rufo. Poste, ankaŭ li estas liberigita en nedifinitaj kondiĉoj. Tiam li ekstudis filozofion kaj speciale stoikismon .
Sed je la jaro 89 li devas foriri de Romo pro dekreto de Domiciano kontraŭ la filozofoj. Al Domiciano ne plaĉas la influo, kiun havas la stoikismo inter la oponantoj de lia reĝimo tirana. Epikteto foriras al Nikopolis en Epiro, kie li establas sukcesan lernejon. Dum pluraj jaroj li instruas per diskutadoj. Liaj samepokuloj ŝajnas havi la plej grandan estimon por la kvalito de lia instruo. Laŭ Spartiano li sekve revenas al Romo kaj amikiĝas kun imperiestro Hadriano , sed la fakto estas necerta. Laŭ la Suido , li vivas ĝis la reĝado de Marko Aŭrelio , sed laŭ Aŭlo Gelio , Epikteto jam malvivas, kiam ĉi tiu ekreĝas.
- Жанр
- Философия
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 495,4 КБ
- Добавлена