
La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika
Скачать
Начало книги
Hodiaŭ, je la ducenta naskiĝdatreveno de Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo. Ni esperas, ke – danke al Bill Auld – vi kun intereso kaj plezuro kunvojaĝos kun la ĉarma sinjoro Pikviko kaj ties amikoj.
Agrablan vojaĝon!
La unua lumradio iluminanta la malhelon kaj blindige briliganta tiun obskuron, en kiu la pli frua historio de la senmorta Pikviko ŝajnas volvita, deriviĝas de tralego de la sekvonta enskribo en la Protokolo de la Klubo Pikvika, kiun la redaktoro de ĉi tiuj paperoj kun plej granda plezuro elmetas antaŭ la legantaron, kiel pruvon pri la zorga atento, senlaca diligento, kaj fajna elektemo, laŭ kiuj estis plenumita lia serĉado inter la multspecaj dokumentoj konfiditaj al li.
Hazarda observanto, aldonas la sekretario al kies notoj ni ŝuldas la sekvontan priskribon, hazarda observanto eble rimarkus nenion eksterordinaran pri la kalva kapo kaj rondaj okulvitroj, kiuj atente direktiĝis al lia (de la sekretario) vizaĝo dum la legado de la supraj rezolucioj; sed al tiuj, kiuj sciis, ke la giganta cerbo de Pikviko funkcias malantaŭ tiu frunto, kaj ke la ridetaj okuloj de Pikviko ekbrilas malantaŭ tiuj okulvitroj, la spektaklo vere estis interesa. Tie sidis la homo, kiu spuris ĝis la fonto mem la gravajn lagetojn de Hampstedo kaj perturbis la sciencan mondon per sia Teorio pri Gasterosteoj, tiel trankvile kaj senemocie kiel la profunda akvo de la unua dum frosta tago, aŭ kiel unuopa specimeno de la alia plej funde de fajenca bokalo. Kaj kiom pli interesa estiĝis la spektaklo, kiam plene vigliĝante kaj verviĝante pro simultana voko por “Pikviko” eksplodinta el liaj adeptoj, tiu glora homo malrapide surgrimpis la brakseĝon, sur kiu li antaŭe sidis, kaj alparolis tiun klubon, kiun li mem fondis.
- Жанр
- Классическая проза
- Перевод
- William Auld
- Год написания
- 2012
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 1,7 МБ
- Добавлена