
Verkaro de V.N. Devjatnin. 1
Серия: Verkaro de V.N. Devjatnin, книга 1
Скачать
Начало книги
En unu feliĉa Maja tago de 1892ª jaro mi iris sur «Granda» strato de Vilno kaj tute okaze ekvidis en fenestro de unu librovendejo tre modestan malgrandan libreton sub titolo «lernolibro de lingvo internacia «Esperanto». Ankoraŭ pli frue mi sciis pri ekzistado de lingvo internacia (?) «Volapük», kiu estis senfine malfacila por ellernado,—tial mi estis interesigita je nova provo de artefarita lingvo internacia, kaj aĉetis tiun ĉi libreton, kiu kostis nur 10 kop.—Libreto estis skribita ruse, ĉar aŭtoro difinis ĝin escepte por rusoj. Traleginte tre atente malgrandetan lernolibron, mi estis tute frapita per simpleco kaj komprenebleco de ĝia enhavo, kaj tuj mem komencis ellernadi novan lingvon internacian. Post kelkaj tagoj mi jam sufiĉe bone konatiĝis kun «Esperanto», tiom bone, ke mi jam povis skribi al ĝia genia aŭtoro leteron, kiun li baldaŭ respondis, kaj inter ni de tiu tempo komenciĝis tre viva korespondado. Poste Sro Zamenhof elsendis al mi plenan vortaron ruse-esperantan, «Duan libron», gazeton «Esperantisto» (ĝi eliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn libretojn esperantajn. (Literaturo esperanta tiam estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭ post kelka tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj (en «adresaro» de Dro Zamenhof), kaj de tiam mi komencis tre fervore laboradi pro nia karega lingvo. Tiun ĉi laboradon multe helpis mia konatiĝo—proksimume en tiu sama tempo—kun kelkaj esperantistoj, kiuj loĝis tiam en Vilno; unuaj samideanoj, kiujn mi ekkonis, estis sinjoroj Lojko, Nauman kaj Zambrĵickij, kiuj konatiĝis kun Esperanto iom pli frue, ol mi. (Sro Lojko estis iam varmega Volapükisto kaj eĉ havis de ĝia aŭtoro ian diplomon, por kiu li pagis, ŝajnas al mi, 15 rublojn!).
- Жанр
- Поэзия
- Год написания
- 1906
- Издание
- Librairie Hachette, Paris, 1906
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 224,6 КБ
- Добавлена