Facila spiro. Rusja

Иван Алексеевич Бунин

Читать онлайн

Скачать

Начало книги

En tombejo, super fresxa argila tumulo staras nova kruco el kverko, fortika, peza, glata.

Estas aprilo, la tagoj grizas, monumentoj de la vasta provinca tombejo elfore videblas tra nudigintaj arboj, kaj malvarma vento sencese tintigas porcelanan florkronon cxe la piedo de la kruco.

Kaj sur la krucon mem estas enmuntita sufice granda konveksa porcelana medaliono, en la medaliono estas fotoportreto de junulino en gimnazia ago kun gojplenaj, mirinde viglaj okuloj.

Kiel knabinon sxin nenio distingis el amaso da brunaj gimnaziaj uniformoj: kion oni povus diri pri sxi krom tio, ke sxi apartenas al la gento de cxarmaj, ricxaj kaj felicxaj knabinoj, ke sxi havas bonajn lernokapablojn, sed estas petolema kaj tute neglektema rilate al la edifoj, kiujn provizas al sxi la klasa mentorino? Poste komencigxis sxia mirinde rapida disfloro kaj maturigxo. En la ago de dek kvar jaroj sxi, krom minca talio kaj sveltaj kruroj, havis jam bone konturigxintajn mamojn kaj cxiujn cxi formojn, kies fascinon gis nun ne kapablis esprimi la homaj vortoj; dekkvin-jara sxi jam famis kiel belulino. Kiom zorge arangxis la harojn iuj el sxiaj amikinoj, kiom puremaj ili estis, kiom kontrolis siajn diskretajn movojn! Sed sxi timis nenion - nek inkajn makulojn sur la fingroj, nek postkuran ekrugxon sur la vizagxo, nek tauxzitan hararangxon, nek nudigxintan pro kurfalo genuon. Sen iuj zorgoj kaj klopodoj sxiaflanke, iel nepercepteble venis al sxi cxio, kio tiom diferencigis sxin dum du sxiaj lastaj jaroj el la tuta gimnazio - gracio, eleganteco, lerto, hela brilo de la okuloj... Neniu tiel dancis dum baloj kiel Olja Mesxcxerskaja, neniu glitkuris kiel sxi, neniu estis tiom amindumata kiel sxi, kaj ial neniun tiom adoris malpliagxaj klasoj ol sxin.

Читать дальше →

Жанр
Русская классическая проза
Язык
eo
Размер FB2
34,9 КБ
Добавлена