Lingvo, skribo, literaturo
Скачать
Начало книги
Publiko kaj fakuloj ĝenerale konsentas pri tio, ke lingvo estas verŝajne la plej signifa kaj unika intelekta produkto de la homa raso, kiu produkto siavice estis nepra antaŭkondiĉo de ĉiuj aliaj homaj produktoj, ĉu materiaj, ĉu spiritaj. Ne estas mirinde do, ke tiu vere majesta plenumaĵo delonge obsedas nian narciseman rason: amasas la hipotezoj kaj pli-malpli fundamentitaj teorioj pri la kreado de la lingvo, pri la rilato inter homo kaj lingvo, kaj pri la detaloj de la funkciado de tiu fajna mekanismo. La multe kritikita kaj verŝajne ekstreme troiga teorio de Whorf asertas, ke la gramatika strukturo de la gepatra lingvo difinas la mondbildon de la individuo: li diras ekzemple, ke la hopiaj indianoj malhavas historian percepton pro tio, ke en ilia lingvo forestas tempokategorioj. La klarigo por tiu fenomeno verŝajne devus esti inversa: la hopia lingvo malhavas tempokategoriojn, ĉar la materia kaj socia evolugrado de ĝiaj parolantoj ne neprigis la kreon de tiaj kategorioj. Malgraŭ la facila refuto de la Whorfa tezo ni sentas, ke kuŝas en ĝi ankaŭ certa dozo da vero: infano per la alproprigo de la gepatra lingvo alproprigas ankaŭ iun specifan segmentadmanieron de la realo, kaj tiu maniero certagrade efektive influas tion, kiel li perceptas la mondon.
- Жанр
- Языкознание, иностранные языки
- Год написания
- 1999
- Издание
- UEA, Roterdamo, 1999
- Язык
- eo
- Размер FB2
- 47,8 КБ
- Добавлена